- "Mi donus mian dekstran brakon por esti ambaŭmana."
- "Kiam vi atingas disvojiĝon, laŭiru ĝin."
- "Vi povas multe observi nur per rigardado."
- "Neniu iras tien nuntempe. Ĝi estas superloĝata."
- "Mi ne povas koncentriĝi dum mi cerbumas."
- "Estonteco ne plu estas tio, kio kutime estis."
- "Mi ne aĉetos enciklopedion al miaj idoj. Ili piediru al lernejo, samkiel mi."
- "Ni perdiĝis, sed ni fruas."
- "Duono de la mensogoj, kiujn ili diras pri mi, estas malveraj."
- "Cendo ne valoras eĉ unu groŝo nuntempe."
- "Estas kiel deĵavuo, ankoraŭfoje."
- "Ĝi daŭras ĝis ĝi maldaŭras."
- S-ino Lindsay: "Vi ja aspektas freŝa." Yogi Berra: "Dankon, vi mem ne aspektas tre arda."
- "Se la mondo estus perfekta, ĝi ne estus tia."